Мова эсперанта
Практычны дапаможнік
Выдавец: Навука і тэхніка
Памер: 160с.
Мінск 1992
2. La jaro
Ciu jaro konsistas el dekdu monatoj. Ciu monato havas sian propran nomon. La nomoj de la monatoj estas: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, augusto, septembro, oktobro, novembro, decembro. La monatoj januaro, marto, majo, julio, augusto, oktobro kaj decembro havas po tridek unu tagoj. La monatoj aprilo, junio, septembro kaj novembro havas po tridek tagoj. Kaj la februaro estas la plej mallonga monato de la jaro: gi kutime havas po dudek ok tagoj. Sed en^superjaro ĝi estas je unu tago pli longa kaj havas dudek nau tagojn.
Krome, ciu jaro konsistas el kvindek du semajnoj, kaj ĉiu semajno konsistas el sep tagoj. Ciu tago havas ankau sian propran nomon. La nomoj de la semajnotagoj estas: lundo, mardo, merkredo, j'audo, vendredo, sabato kaj dimanĉo. Kutime lundo, mardo, merkredo, ĵaudo kaj vendredo estas labortagoj, sed sabato kaj dimanĉo estas kutime ripoztagoj.
3. La tagnokto (diurno)
Mateno, tago, vespero kaj nokto formas la tagnokton (diurnon). Oni dividas la tagnokton, kiun oni kromnomas diurno, je dudek kvar horoj, ĉiun horon — je sesdek minutoj kaj ciun minuton — je jesdek sekundoj. Je la dekdua horo nokte estas meznokto au noktomezo. Je la dekdua horo tage estas tagmezo au meztago.
Por scii la precizan tempon ĉiu el ni havas la propran horloĝon. Ekzistas diversaj specoj de horloĝoj: brakhorloĝoj, poŝhorloĝoj, vekhorloĝoj, murhorloĝoj ktp (kaj tiel plu).
Tiu, kiu ne havas propran horloĝon, kutime devas demandi aliajn:
— Kioma horo estas? au tute simple: kiomas?
Kaj oni respondas al li au al si:
— Estas precize la dua.
— Estas la dua kaj duono.
— Estas kvarono antau la tria.
— Estas kvarono post la tria.
— Estas dudek minutoj antau la kvara.
— Estas dudek kvin minutoj post la kvara.
— Estas la kvina kaj tridek kvin minutoj.
Okazas ankau, ke oni forgesas, kiu dato au tago estas hodiau. Tiam oni demandas:
—-^Kiun daton ni havas hodiau? Au: kiu dato estas hodiau?
Kaj oni respondas:
— Hodiau ni havas la dekokan de septembro.
Kiam oni demandas:
— Kiu tago estas hodiau, cu estas mardo hodiau?
Oni respondas:
— Jes, hodiau estas mardo.
— Ne, hodiau estas merkredo.
4. Ni korespondas en Esperanto
Hodiau mi estas tre ĝoja. Mi estas ricevinta la leteron el Bulgario. Nekonata al mi bulgara amikino estis skribinta al mi. Jen estas ŝia letero:
Sofio, la 5-an de septembro.
Kara belorusa amiko!
Vi ne konas min kaj scias pri mi nenion. Ankau mi scias pri vi preskau nenion. Simple mi trovis vian adreson en la revuo «Bulgara esperantisto», en la rubriko «Korespondi deziras» kaj decidis skribi al vi.
Mi dezirus korespondi kun vi kaj esperas, ke nia korespondado estos interesa por ni ambau kaj ke ĝi dauros longe.
Kara amiko! Bonvolu skribi al mi, pri kio vi interesigas kaj kion vi kolektas. Mi mem interesiĝas pri moderna muziko. Mi ankau ŝatas kanti modernajn kaj malnovajn popolajn kantojn. Ankau multaj vialandaj kantoj estas bone konataj al mi.
Bonvolu respond! baldau.
Via nova bulgara amikino Nonka.
Mi sidiĝas apud la tablo kaj estas skribonta la respondon. Mi prenas puran folieton da papero kaj komencas pensi: kion mi skribu al Nonka? Nu bone; mia unua letero al Nonka ne estu longa. Kaj mi komencas skribi:
Minsk, la 2-an de oktobro.
Kara bulgara amikino Nonka!
Mi kore dankas vin pro via letero el la 5-a de septembro, kiun mi jus estas ricevinta. Nun mi estas sidanta ĉe la tablo kaj respondanta al vi.
Via letero vere ĝojigis min. Mi volonte korespondos kun vi. Mi ankau volonte korespondus kun geesperantistoj el aliaj landoj, sed dume mi ne havas adresojn.
Vi demandas min,j»ri kio mi interesiĝas kaj kion mi kolektas. Jes, mi ankau korespondas pri moderna muziko. Kaj ankau pri sporto. Mi ankau ŝatas belorusajn popolajn kantojn. Ankorau mi interesiĝas pri Esperanto-movado en diversaj landoj, pri Esperanto-literaturo kaj pri historio de Esperanto. Mi kolektas malnovajn Esperanto-revuojn, magazinojn, bultenojn, gazetojn kaj ĵurnalojn. Malgrau mi ankorau estas komencanto, mi jamjiavas tutan stokon da diversaj periodajoj en Esperanto au pri Esperanto.
Atendante vian baldauan respondon, mi kore deziras al vi cion la plej bonan.
Sincere kaj amike Viktoro.
5. Esperanta festotago
En la jaro 1927 Julio Baghy (legu: badj'), hungara esperantista poeto kaj klasikulo, proponis, ke en la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, la 15-an de decembro, ĉiujare estu festata la tago de Esperanto-libro. La Universala Kongreso de Esperanto, okazinta la saman jaron en Danzig, unuanime aprobis la proponon de Julio Baghy. Kaj jam en la jaro 1927 estis arangitaj multaj librofestoj en esperantistaj kluboj en la plej diversaj lokoj deja tuta mondo. Post tiam pasis jardekoj, sed kiel antaue esperantistaj kluboj, restante fidelaj al siaj tradicioj, ĉiujare aranĝas en la unua duono de decembro imponajn festojn de Esperanto-movado.
6. Зак. 858
81
Ankau ĉi-jare en nia esperantista klubo estas preparata solena vespero. Unu kamarado preparas prelegon pri atingoj de Esperanto-movado dum lastaj jaroj, alia kamarado preparas raporton pri la agado de nia esperantista klubo dum la lasta jaro. Kaj ĉiuj ni kune preparas la amatoran artan programon por la solena vespero. Ekzemple, Nikolao preparas sin elpasi kun deklamado de fabloj kaj poemoj. Mia amiko Sergeo preparas sin danci iun eksterlandan dancon. Lia amikino Nina preparas sin kanti belorusajn popolajn kantojn, tradukitajn en Esperanton.
Dum la vespero ĉeestos ankau neesperantista publiko kaj tial ni preparas nin serioze kaj fundamente.
6. La jarsezonoj
La printempo. Ciu jaro havas arsezonojn. La jarsezonoj nomiĝas: printempo, somero, autuno kaj vintro.
La plej beta sezono de la jaro estas certe la printempo. En poezio por nomi ĝin ekzistas eĉ aparta pli belsona vorto: primavero.
Printempe la naturo vekiĝas post la vintro. En marto kaj aprilo la neĝo degelas. Kaj poste aperas la nova herbo kaj la unuaj printempaj floroj — galantoj. Sur la arboj kaj arbustoj aperas la unuaj verdaj folietoj. En la ĉielo brilas la suno.
Printempe birdoj revenas el sudaj landoj kaj la arbaro pleniĝas per iliaj triloj. La vetero plivarmigas de tago al tago.
En majo okazas la unua fulmotondro. Komence la cielo kovriĝas per pezaj obskuraj nuboj, poste fulmas kaj tondras kaj fine komencas pluvi.
Printempe vilaĝanoj havas multe da laboro en kampoj kaj ĝardenoj. Hi semas cerealojn kaj plantas legomojn. En kamparo tage kaj nokte laboras traktoroj.
La somero. Post la printempo venas la somero kun seka vetero kaj varmego. Sed tamen ankau somere de tempo al tempo pluvas. fulmotondro ofte antauas la someran pluvon. Sed ankau povas okazi, ke post la fulmotondro ne pluvas, sed hajlas. Kaj la hajlo somere estas la plej maldezirata de vilaĝanoj fenomeno de la naturo.
La urbanoj ŝatas ripozi somere ekster la urbo, ce la bordo de rivero au de maro, kie ili metas siajn tendojn. Multaj urbanoj ŝatas ripozi dum sia forpermeso ie ajn en la sudo de nia lando.
Sed la vilaganoj neniam havas dum somero forpermeson, car ili somere havas plenplenajn manojn da laboro en kampoj kaj en proprajJegomĝardenoj.
En julio kaj augusto lernejanoj kaj studentoj havas somerajn feriojn. Multaj lernantoj dum someraj ferioj havas eblecon ripozi en pionirtendaroj. Aliaj helpas al siaj gepatroj en kampoj kaj legomĝardenoj, se temas pri vilagaj lernantoj, kaj urbaj lernantoj pasigas siajn somerajn feriojn diversmaniere. Unuj restas hejme, aliaj frekventas urbajn pionirtendarojn ĉe la lernejoj, kie ili lernas, la triaj veturas al siaj geavoj en vilaĝojn, la kvaraj ripozas en la vilaĝdomoj de siaj gepatroj.
Studentoj pasigas siajn somerajn feriojn ankau diversmaniere: unuj preferas turismajn ekskursojn tra la lando, aliaj preferas labori en studentaj laborbrigadoj, la triaj serĉas por la ferioj ian laboron por perlabori por siaj bezonoj ian sumon da mono.
La autuno. La 1-an de septembro la lernantoj komencas lerni en siaj lernejoj kaj la studentoj komencas studi en siaj universitatoj, institutoj, teknikumoj, profesiaj lernejoj ktp (kaj tiel plu). La 1-an^e septembro, tiu dato kvazau jaficiale substrekas: hodiau komensiĝis autuno!
En autuno la tagoj iĝas pli mallongaj kaj la noktoj pli longaj. Sed kamparanoj. havas ankorau pli da laboro en kampoj kaj en iliaj legomĝardenoj ol printempe kaj somere. Ja kiu bone rikoltas autune, tiu bone mangas vintre. Rikolti igas tamen pli kaj pli malfacile, car komenciĝas tedaj autunaj pluvoj, kiuj malhelpas pli diligente rikolti. Vilaganoj laboras streĉe, sed al ili tamen necesas helpi. Kaj oni helpas al ili. Lernantoj kaj studentoj, ofte eĉ laboristoj el urbaj fabrikoj kaj uzinoj.
Autune arbaro tute ŝanĝas sian aspekton. Gin oni ne plu povas rekoni. Gi staras mirinde diverskolora, belega en sia strange malvarma kaj malgaja autuna beleco sen birdaj kantoj, kiuj rapidas forflugi suden.
Malgajan aspekton havas ankau herbejoj. Ili ne plu ĝojigas vin per belaj floroj. Ec herbo iel sekigis kaj flavigis.
Kaj en novembro venas unuaj frostotagoj.
La v i n t r o. Kaj jen venas vintro, por unuj dezirata kaj jam delonge atendata, por aliaj — atendata, sed entute ne dezirata. Sed la plej ofte gi venas tute neatendite, kiam la blanka neĝokovrilo kasas de ni la teron subite dum iu nokto.
Dum vintro ofte frostas, kaj ni ja estas alkutimigitaj al tio, sed ni preferas pli la tagojn, kiam neĝas kaj la frosto ne estas tiom forta.
Vintre arjmro staras ia mistera kaj enigma, iel timige bruas kvazau ĝi estas malkontenta pro blankneĝa ornamo.
Vintre estas la gjej bela festo: la Nova Jaro. Tiun feston preterlasas neniu. Gi estas komuna por ĉiuj: kaj por katoiikoj, kaj por ortodpksoj, kaj por protestantoj, kaj por sendiuloj kaj ateistoj. Ciuj gojaS al tin festo, junaj kaj maljunaj, infanoj kaj plenkreskuloj, viroj kaj virinoj. En hejmoj oni aranĝas novjaran an kristnaskan arbon, en Belorusio tio estas abieto. En urboj sur placoj oni starigas kaj ornamas grandajn abiojn. Hi altiras atenton plej unue per siaj diverskoloraj elektraj lampetoj.
Dum vintro la gelernantoj havas vintrajn feriojn. Dum tagoj ili povas libere kajjsenzorge glitumi kaj skii au veturi per sledoj. Certe preskau ĉiu familio, en kiu estas infanoj, havas proprajn glitveturilojn.